Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Kio estas ĈEA

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ČEA) estas organizo kun statuto de t.n.civitana grupiĝo kun kompetenteco sur la teritorio de Ĉeĥa respubliko. ĈEA reprezentas Esperanto-movadon en Ĉeĥio rilate al aliaj enlandaj kaj eksterlandaj organizoj kaj grupiĝoj. La asocio estis (re)fondita 29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno. Ĝi estis posteulo de pluraj Esperanto-organizoj ekzistantaj ekde 1901 ĝis likvido en 1952 fare de la tiama komunisma reĝimo.

ĈEA estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio kaj reprezentas ĉeĥajn esperantistojn ene de la internacia Esperanto-movado.

Ekde oktobro 2011 la nova ofi ciala sidejo de ĈEA estas la urbo Svitavy kaj la adreso estas identa kun tiu de Esperanto- Muzeo.

La ĉefaj celoj de ĈEA

Strukturo de ĈEA

La plej alta instanco estas kongreso, okazanta ĉiun trian jaron. En la interkongresa periodo la plej alta organo estas estraro.

La asocio estigas komisionojn, sekciojn, fakajn grupojn kaj lokajn klubojn.

Ĉefaj agadosferoj de ĈEA

[Laŭ http://www.esperanto.cz/pri-cxea]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo